Beĉjo

La mondo el mia vidpunkto

General Information
Kelkaj informoj
Miaj vagadoj sur la reto
Ne nepre en E-o
La plej belaj monbiletoj
Jen elekto de CNBC por la plej belaj monbiletoj.
Ni ĉiuj estas irananoj
admirinda artikolo en la ege prestiĝa scienca revuo Nature.
Raporto pri la 2-a Mezorienta Kunveno de esperantiostoj
La kunveno okazis en Turkio.
ENGLISH HAS RAPED ME
Interesa skribaĵo de la irandevena Freŝte Molavi
La unua pico-vendejo en Nord-Koreio
Dum ordinaraj nord-koreanoj ne povas aĉeti manĝaĵojn!
Per okulo kontraŭ okulo nur eblas fari tuton de la mondo blinda.
Tre bona desegnaĵo pri teroristaj atakoj en Mumbajo.
Murdo pro dombesto
Japana viro murdis du personojn pro morto de sia hundo.
Abomenindaj kliŝaĵoj
La 20 plej malŝatataj kliŝaj esprimoj en la angla lingvo.
Misa traduko
Tiu traduko al la kimra estis fuŝa.
Kion skribas Putin?
Ĉu iu scias, ke kion ĉi-tie skribas s-ro Vladimir Putin?
Kiel trakti novnaskitojn?
Ridindaj gvidlinioj por trakti novnaskitojn.
Bazaro

Pro kio?
ARGUS: Friedrich Ellersiek (Mondial)

Vivoj de Esperantistoj
Becker k. Metz (Mondial)

Poemoj de Li Qingzhao
De ĉina poetino (UEA)

Spitaj - kiel hidrargo
Christian Declerck (FEL)

Nemave edifi (FEL)
Stefan MacGill
2009-11-27
Konsekvenceco
En Kanado almigrintoj povas peti kanadan civitanecon. Por akiri ĝin ili ankaŭ devas pasigi skriban ekzamenon en kiu ili elmontru sian scipovon de unu el la du oficialaj lingvoj (la angla aŭ/kaj la angla) kaj respondi demandojn pri la historio, geografio, ekonomio, socio, leĝaro kaj la politika sistemo de Kanado. Por pretigi sin por tiu ekzameno la ministrio de la almigrado kaj civitaneco donas libreton al la petantoj. Longtempe tiu libreto enhavis tre ĝeneralajn aspektojn de la supre menciitaj temoj kaj malpli amplekse kovris ilin. Lastatempe oni ĝisdatigis tiun gvidlibreton kaj aldonis al ĝia amplekseco. Miaopinie tio estas bona faro (kvankam mi mem ĉiam havis problemon parkerigi datojn, nomojn, lokojn, k.t.p). Sed en la libreto estas nekonsekvenceco kiu ĝenas min.

Ie en la nova gvidlibreto oni mencias, ke "barbaraj kulturaj kutimoj" kiel "honormurdo kaj detranĉo sur generaj organoj [de malplenkreskuloj pro religiaj kialoj]" ne estas akceptataj en la kanada socio. Nu, pri honormurdo mi havas nenian proteston. Ĝi estas abomeninda krimo kaj devas severe puniĝi. Mi eĉ ne estas kontraŭ absoluta malpermeso rilate detranĉojn sur generaj organoj de malplenkreskuloj pro religiaj kialoj. Sed tiel ŝajnas, ke novaj aludoj en la libreto ĉefe celas almigrintojn islamajn aŭ/kaj el la mezoriento, kaj afriko. Precipe tiu mencio pri detranĉoj sur generaj organoj ŝajnas esti ĉefe destinita al tiu praktiko sur knabinoj. Mi mem kiam estis infano estis cirkumcidita [tio estas kutimo en la mezoriento kvankam pri mi ne estis pro religiaj kialoj]. Laŭ mia kompreno judoj ankaŭ depost longa tempo en Kanado kaj Usono cirkumcidas siajn infanojn. Tio kompreneble ne povas esti konsiderata kiel "barbara kultura kutimo" per verkistoj de la gvidlibro! Kaj kio pri geadoleskuloj kiuj en Eŭropo, Usono kaj Kanado faras korpan traboradon. Tio ankaŭ ŝajne ne estas konsiderata kiel "barbara kultura kutimo". Por mi estas laŭdinda, ke Kanado ne bonvenigas "barbarajn kulturajn kutimojn". Samtempe mi deziras, ke vortoj kaj faroj estu pli konsekvencaj.

Blogero de Paula pri tatuaĵoj sur vizaĝo de ne ankoraŭ tute plenkreskula junulino.
blogita de Becxjo en 3:18 PM  
2009-11-26
Aŭdi
Hieraŭ matene por veni al la laboro mi uzis tramon kaj ĉar mi altramiĝas en la unua stacio, do mi havis eblecon sidi sur seĝo. Kutime kiam mi povas en tramo aŭ trajno sidi, tiam mi ofte komencas trarigardi revuon mian kaj tiel profitas la vojaĝodaŭron. Hieraŭ ankaŭ mi foliumis revuon kiam mi aŭdis sonon de muziko. Tiu sono por mi ne estis tiom laŭta sed ja ĝena. Mi konstatis, ke kiel iam okazas, junulo estas metinta enorelajn aŭdilojn kaj laŭte aŭskultas muzikon. En tiuj okazoj tuto de la muziko ne estas rekonebla per aliaj sed mi povis aŭdi batojn de frapinstrumentoj en la muziko. Tiam mi pensis, ke ho ve! Se mi kapablas aŭdi tiun muzikon el distanco unu metro aŭ du malproksima de tiu junulo, tiam kio okazas nun en liaj (aŭ ŝiaj ĉar mi ne turnis kapon por rigardi lin aŭ ŝin) oreloj. Enorelaj aŭdiloj estas konstruitaj por direkti ondojn de la sono rekte al oreloj. Pro tio granda procento (supozu 80%) de la sonoenergio iras en oreloj. Dum en tiu tempo mi ricevis nur ĉirkaŭ 3%-4% de la sonoenergio kaj tio estis nur kelketaj decibeloj da sonopremo mi pensas ke liaj oreloj tiam rekte ricevis kelk-dek decibelojn da sonopremo.

Por sonoj pli laŭtaj ol 140 dB, eĉ mallonga aŭdado povas kaŭzi porĉiamajn difektojn en oreloj. Aŭskulti muzikon per sonopremoj ĉirkaŭ 90-95 dB por longa tempo povas kaŭzi similajn difektojn (Rigardu tabelon ĉi-tie en la angla lingvo).
blogita de Becxjo en 12:08 PM  
2009-11-23
De kiu nacio estis Adamo kaj Evo?
Angla, franca kaj irana personoj rigardis filmon pri la vivo de Adamo kaj Evo en Edeno.
La angla diris: Kia kvieto kaj sereneco! Mi estas certa, ke ili estas anglaj.
La franca persono diris: Ili estas nudaj, belaj kaj amoras. Mi estas certa, ke ili estas francaj!
La irana persono diris: Ili ne havas vestaĵojn. Al ili mankas domo! Ili havas nur pomon por manĝi kaj malgraŭ tio ĉio ili pensas, ke ili estas en edeno! Centprocente ili estas iranaj!
blogita de Becxjo en 11:21 AM  
2009-11-20
Nesimplaj linioj
Ne simplaj linioj!

Libellés :

blogita de Becxjo en 11:49 PM  
Manifesto de ordinara vivo
Iufoje mi pensas, ke kial voĉoj de ekstremistoj aŭdiĝas tiom laŭte. Nu, mi pensas, ke ekzemple homo kiel Nidal Malik Hasan estas ĉefe ignorita dum tuto de sia vivo sed kiam li iras kaj pafmortigas homojn subite ĉiuj interesiĝas pri li, liaj religiaj konvinkoj, liaj personaj sukcesoj kaj malsukcesoj. Tiel ŝajnas, ke lia ekstrema krimo agas kiel deklaro.

Kion pri tiuj homoj kiuj ne deziras mortigi aliajn? Homoj kiuj ne inkliniĝas al ekstremaj ideoj? Nu! Tiuj homoj vivas. Ili havas siajn ordinarajn problemojn kaj ĉiutagajn travivaĵojn. Ni neniam aŭdas pri ili. Ĉiuokaze ili estas ordinaraj. Neniu ago ilia estas deklaro. Ni neniam konsideras ordinaran travivadon kiel deklaro. Kiel manifesto.
blogita de Becxjo en 12:23 PM  
2009-11-19
Alia misinterpreto
Averto: bildoj en retpaĝoj ligitaj al tiu ĉi blogero povas ege ĝeni rigardantojn.

Inter tv-kanaloj kiujn mi kapablas rigardi paginte iun bazan kotizon, ankaŭ estas prireligia tv-kanalo. Mi ofte ne rigardas ĝin sed unufoje kiam hazarde mi ekrigardis ĝin mi estis ŝokita; kristana pastro parolis pri la libro de apokalipso kaj li priklarigis signojn de la fino por la mondo. Mi sentis stuporon kiam li elnombris situacion en Irano, la gripon H1N1 kaj konflikton inter araboj kaj Israelo inter signoj jam anoncitaj en la libro de apokalipso. Ankoraŭ sur la interreto oni povas legi signojn de la fino de nia mondo kvazaŭ tiu fino tre baldaŭ okazos.

Islamanoj ankaŭ havas similajn kredojn. Unu protagonisto de la fina tago laŭ islama tradicio nomiĝas Daĝal. Li estas persono kiu laŭ la islamaj rakontoj pretendos esti profeto kies celo estas savi la mondon. Laŭ islama tradicio Daĝal havas rekoneblan aspekton. Antaŭ nelonge sur islamaj-iranaj blogoj komencis cirkuli informoj pri naskiĝo de Daĝal. Tiuj retskribaĵoj mencias, ke li estas naskita en Israelo (ho diablaj israelanoj) kaj havas nur unu okulon [1], [2], [3], [4]. Feliĉe iuj islamanoj havis almenaŭ tiom da saĝeco por iri kaj studi la novaĵon. Ili malkovris, ke la bebo montrita en la bildoj estas knabineto (do ne povas esti Daĝal ĉar li devas esti viro). Tiu bebo naskiĝis ne en Israelo sed en Ĉenajo en Barato kaj suferis pro hereda malsano ciklopio (misformita kapo kun apero de nur unu okulo). Feliĉe beboj malsanaj je tiu minformiĝo ne kapablos vivteni kaj povra knabineto forpasis nur unu monato post naskiĝo.

Mia celo por skribi tiujn informojn estas averti pri stultecoj kiuj kvankam en miaj skribaĵoj ofte estas ege evidentaj sed povas esti enkondukoj al pli subtilaj misjuĝoj kaj stultaĵoj. Mia espero estas veki racion de kelketaj homoj.
blogita de Becxjo en 3:06 PM  
2009-11-18
Simplaj linioj

Nur simplaj linioj!

Libellés :

blogita de Becxjo en 7:14 PM  
2009-11-16
El Avesto (27)
Jen traduko de la tria verso de la tria kanto (la ĉapitro 30) de la unua parto de Gathao (Ahnavajiti). Ĝia transskribo estas:

At to ma-inju puruje ja jema hvafena asrevatem manahiĉa vacahiĉa ŝjaocanoi hi vahjo akemĉa asĉa hudonĝo ereŝ viŝjata noit duĵdanĝo.

Ĝia traduko estas:

La spiritoparo kiu je la komenco aperis en la menso estas la paro de la Bono kaj la Malbono je la paroloj kaj faroj. Saĝa persono elektsekvos la Bonon sed nesaĝa ne tiel faros.

Tie ekzistas granda debato, ke ĉu zoroastrismo estas dualista aŭ moteisma religio. En tiu ĉi verso Zoroastro klare aludas al du konceptoj kiuj ekde la komenco aperis en la menso kaj manifestiĝas en paroloj kaj faroj (morala dualismo). Filozofio de zoroastrismo aliloke ankaŭ rekonas la kosman dualismon. Tamen kelkaj esploristoj opinias, ke en sia kerno instruoj de mazdaismo estas monotesitaj.

Arkivo de tradukoj de Avesto.
blogita de Becxjo en 3:56 PM  
Pri Mi

Loĝloko: Toronto, Ontario, Canada
Pri mi: Irandevena zoroastrano, studanto de la fiziko.

If you like to understand my weblog you may learn Esperanto.
Si vous voulez comprendre mon blog vous pouvez apprendre l’Espéranto.

اگرعلاقه منديد مطالب وبلاگ مرا دريابيد می توانيد زبان جهانی اسپرانتو را فراگيريد


Vidu pli pri mi
Aliaj Blogoj En Esperanto
Esperantlingvaj retejoj
Arkivoj

Traduko de Avesto
Arkivo de la maldekstraĵoj (1)
Arkivo de la maldekstraĵoj (2)
Arkivo de la maldekstraĵoj (3)
Arkivo de la maldekstraĵoj (4)
Plaĉas al mi...













COPYLEFT

Blogo servita de

Free Blogger Templates

BLOGGER

Fluo de blogeroj

Fluo de komentoj